Mia penso estas poemo verkita antaŭ 1887 de L. L. Zamenhof, refarita el pra-esperanta formo de 1882
Mia penso
Sur la kampo for de l’ mondo,
antaŭ nokto de somero,
amikino en la rondo
kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita
ŝi rakontas kompatante, –
mia vundo refrapita
min doloras resangante.
“Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,
kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
el la kara infaneco?”
Kion diri? Ne ploranta
povis esti parolado
kun fraŭlino ripozanta
post somera promenado!
Mia penso kaj turmento,
kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan –
la junecon – mi ploranta
metis mem sur la altaron
de la devo ordonanta!
Fajron sentas mi interne,
vivi ankaŭ mi deziras, –
io pelas min eterne,
se mi al gajuloj iras…
Se ne plaĉas al la sorto
mia peno kaj laboro –
venu tuj al mi la morto,
en espero – sen doloro!
Priskribo
La poemo estas kvartrokeo, sen katalektaj versoj. La temo estas ĝenerale malĝoja; la poeto bedaŭras la foruzon de sia junaĝo por “la devo ordonanta”. Laŭ Baldur Ragnarsson, tiu devo estis “lia obseda, temporaba laboro en la kreado de la lingvo, lia penso mem”.
#esperanto #Esperantopoemo #poesia #poetry #zamenhof #поэзия #эсперанто
3 views
111
41
2 months ago 00:06:38 1
ReacTj - ReacTable Trance live performance #2
2 months ago 00:03:39 1
The Kolors - ITALODISCO (Karaoke Version)
3 months ago 00:03:21 1
The Kolors - ITALODISCO
3 months ago 00:38:50 1
Ignoto 1, Processo Bossetti G.R. - Ignoto 1, DOCUMENTARIO Nr. 7 V^Bs dalla VIVA VOCE di
4 months ago 00:04:24 1
Adriano Celentano - La più Migliore
5 months ago 00:04:09 1
Lucio Battisti - Con il nastro rosa
5 months ago 00:03:24 1
The Kolors - ITALODISCO (Lyric Video)
5 months ago 00:05:03 1
Massimo Bossetti non ha scampo (a meno che...)
5 months ago 00:03:36 1
Modà - Vittima - Videoclip Ufficiale
5 months ago 00:12:32 1
Un confronto sui racconti del cavaliere Papero - Diary of a Wacky Knight
6 months ago 00:11:55 1
Grave messaggio a Maria Valtorta: «La Chiesa sarà colpita dalla chiesa»
6 months ago 00:01:56 1
Andrea Bocelli - Duets (trailer)
6 months ago 00:07:11 1
BIGLIETTO TWIST CARD METODO FACILE #scrapbooking
6 months ago 00:03:57 2
Daara – Ne gravas, kion ili pensos pri ni / Rock Music in Esperanto
7 months ago 00:04:18 1
Domenico Modugno - La lontananza
7 months ago 00:03:34 1
Tedros : “Penso che sia ora di essere più aggressivi nel respingere i no vax!“ (Audio in italiano)
7 months ago 00:04:16 1
Eduardo De Crescenzo - L’odore del mare 1987 HD
9 months ago 00:04:24 1
ALFA E ROBERTO VECCHIONI_ Sogna Ragazzo Sogna SANREMO 2024 (testo)
9 months ago 00:34:09 1
100 Songs in Italian from the 70s
9 months ago 00:04:01 1
André Lislevand - Portrait of a Viola da Gamba Player - Music by Chan Chan, Buena Vista Social Club
9 months ago 00:01:00 1
Vladimir #Putin sulla morte di #Navalny: “Non c’è nulla che si possa fare. È la vita”
10 months ago 00:05:25 1
Solana, analisi e considerazioni di crescita
10 months ago 00:02:56 1
Ricchi e Poveri - Come vorrei (lyrics / sub español)