Daara – Ne gravas, kion ili pensos pri ni / Rock Music in Esperanto
Nova kanto de la kantistino Daara, “Ne gravas, kion ili pensos pri ni“. 🎸🎤 Daara kantas pri rompo de la sociaj normoj kaj trovado de feliĉo en nia unikeco.
Teksto:
“Ni piediros tra la stratoj de l’ kvartalo
Kaj aĉetos malnovajn vestaĵojn en bazaro
Mi malamas mian strangan vizaĝon
Mi kaŝos mian korpon sub vestaĵo
Ni iru, kie homeco estas normo
Mi tranĉos hararon sen formo
Ne gravas, kion ili pensos pri ni
Se vi nun ridas kune kun mi
Mia vizaĝo estas plena de aknoj
Mi pensas, ke mi estas tro malalta
La socio diros, ke ni estas ne perfektaj
Sed ni scias, ke nia amo estas efekta
Ni iru, kie homeco estas normo
Mi tranĉos hararon sen formo
Ne gravas, kion ili pensos pri ni
Se vi nun ridas kune kun mi
Ne uzu ja kosmetikaĵojn
Ne aŭskultu la diraĵojn
Kiel monda amo vin trovos
Se vi mem vin ne aprobos
Ni iru, kie homeco estas normo.