Nigra Kato - La

La registoj bezonas landlimojn Por fortigi plu povon ilian, Por buĉadi eterne viktimojn, Kiuj ne havas sorton alian. Mi, kontraŭe, ĉi tion malamas, Kaj mi luktos tutforte eterne - Dum la vivo aŭ eĉ pli - ne gravas, Ĉar mi volas nur vivi libere. Ni mem povas manteni la vivon, Se ni kredas nur je niaj fortoj, Sed por tio ni mem faros ĉion - Ni bezonas laboron, ne vortojn. Mi bezonas ja mondon senliman, Ĉiuj ŝtatoj ke do neniigu! Policistoj ke mortu hazarde Kaj ke ĉiuj riĉuloj forfiku! Do ke mortu ĉio malamita - Poste ni mem rekreos la mondon! Ni liberu ĉi tiun planedon De l’ sklaveco terura de monoj! Ni mem povas manteni la vivon, Se ni kredas nur je niaj fortoj, Sed por tio ni mem faros ĉion - Ni bezonas laboron, ne vortojn. Ni purigos riverojn kaj marojn, Liberigos ni la animalojn, Kaj la kampoj rehavos la florojn, Kaj al mondo revenos koloroj! Ni purigos riverojn kaj marojn, Liberigos ni la animalojn, Kaj la kampoj rehavos la florojn, Kaj al mondo revenos koloroj!
Back to Top