***
Baldaŭ tio finiĝos
Ni vidos la bildon grandan
Lasos nin konsterniĝo
Ni komencos respondi l’ demandojn
La mondo alia estos
Ne ĉiuj vivos ĝis tiam
Venos tempo postpesta
Tempo alia Sed dume mi petas, restu sana! Eltenu kaj vivu! Zorgu pri viaj familianoj Pri karaj viaj
Iam sekiĝos larmoj
Cikatroj malofte doloros
Ne ĉio forblulos en l’ flamoj
Sed koroj…
Ĉio en vivo nia
Dividiĝos je antaŭ kaj poste
Ni turnos la folion
Kaj pagos la kostojn
Sed dume mi petas, restu sana! Eltenu kaj vivu! Zorgu pri viaj familianoj Pri karaj viaj
En ĉiu urbo kaj lando
Novaj herooj aperos
Homoj komponos kantojn
Verkos poemojn tenerajn
Kaj mia espero estas
Kaj estas mia propono
Ke homoj neniam forgesu!
Kaj lernu la lecionon
Sed dume mi preĝas, restu sana! Malgraŭ ĉio vivu! Zorgu pri viaj familianoj Pri karaj viaj
2 views
429
130
3 years ago 00:04:04 2
Malgraŭ ĉio!
4 years ago 01:28:06 2
Reto-7
4 years ago 00:03:38 14
Ni vivas malgraŭ ĉio. Valentin Melnikov pri sia nova poemaro, originale verkita en Esperanto