La Tago de Lernado dum la aruŝa UK (parto 1)

Jen la registraĵo de la unua parto de La Tago de Lernado, kiun organizis ILEI - ĉefe s-ino Marija Beloŝeviĉ - dum la kuranta UK en Aruŝo, Tanzanio, en la 6-a de aŭg. 2024, kiu inkluzivis (laŭ la loka horzono) jenajn erojn: 09:00: Enkonduko/Salutoj (Duncan Charters, prezidanto de UEA/ Ahmad Mamduhi, prezidanto de ILEI) 09:10: Mulele Mbassa Makaranga (Tanzanio): Edukado en Tanzanio 09:40: Mireille Grosjean (Svislando): Instruado en Afriko: defio kaj evoluo 10:20: Gabriel Anda (Kameruno): Lernejo por etuloj “Baba Simon” 10:50: Aimé Patrick Manirakiza (Burundo): E-instruado en Burundo kaj Afriko
Back to Top